Ĉar ni konsideras nin kiel senpolitika organizaĵo, neniu fortigos verajn senpolitikantoj (se ili ekzistas) krii “het’” (= “Registaro forigu”, aù “forigu zekon”, ktp), sed vi povas subteni sloganon “Viv’ l’Ukrainio”, nia komuna patrio, varmigi sin saltante dum la ritmaj kantoj kaj inter patriotaj elpaŝoj.
Mi estas tie ĉiutage post la 20 ĝis 23-50 (aù iom pli frue, se oni fermu senhonte denove la staciojn Хрещатик та Площа Незалежності) kaj proponas rendevuojn ĉiutage je la eniro de la Ĉefa poŝtejo ĉiutage je la 20-30, 21-30, 22-30 (aliaj personoj proponu aliajn horojn kiam vi nepre venos kaj CERTE KUNPORTU iuj esperantan REVUON ke ni rekonu nin kaj ni interalie parolos esperante. Mi jam renkontis tie sufiĉe grandajn grupojn (oficiala propagando anoncis, ke tien venis nur „unuopuloj”) el Krimeo, Ĥarkiv, Dnipropetrovs’ k.a., same kiel Lituananoj, Polojn, kelkajn gastojn el Mez-Azio kaj el pli malproksimaj landoj. Jaroslav Matvijiŝyn.
Ĉi-alvokon mi lokigas sur miajn ret-paĝojn ke iu el miaj kyïvaj virtualaj geamikoj ankaù havu punkton de renkontiĝo, sen diri pri la nobla celo de la morala subteno de Majdano!
Hodiaù nokte estis (-6°C)! Multaj personoj, elveninte el diversaj malproksimaj lokoj, dormas en tendoj. Ili, kiel bonkoraj kyïvaj bonevoluloj, tage kaj nokte deĵoras kaj defendas barikadojn (sen armo en manoj), laboregas en kuirejoj, subtenas fajrojn, efektivigas la medicinan servon, purigas la placon, ktp!
Tial, se iu havas diversajn varmajn vestaĵon (ĵerzojn, pugnogantojn, skarpojn, vintraj ŝuojn kaj ŝtrumpetojn), litkovrilojn, dv, ne hezitu alporti kun vi. Kunprenu ankaù manĝaĵojn.
Присоединяйтесь к ОК, чтобы подписаться на группу и комментировать публикации.
Комментарии 7
Franca revolucio, angla revolucio, rusia revolucio, kartvela revolucio, egipta revolucio...
Cxu TIUJ instruas nenion?
Mi mem estas ne tre kontenta pri nunaj gvidantoj, sed cxu Stalin, Hxruscxov, Brejxnev k.a. estis bonaj? (se forjxeti mitojn!)
Kiam entuziasmo komencis estingigxi, provokistoj pafis mortiginte pli ol 100 homoj (gxis nun ne estis jugxado prie). Nu kaj poste komencigxis malregata situacio.
Logxantaro estas disorientita, regas ekstremistoj, ekonomiko rapide kolapsas. Sed plej terure estas, ke pereas homoj en civitana milito! Oni diras, ke estas farata "kontauterorista operaco" -- NE, NE, NE! Estas farata puna operaco! Tio kio estas farata en Donecka kaj Luganska regiono nu neniel similas al kontrauterorista operaco, tiel oni ne batalas kontrau teroristoj!
Kaj daure pereas homoj, infanoj, olduloj, junaj soldatoj...